dcsimg

Otariedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Orelklapoj de Otaria flavescens

Orelfoko, otariedootario[1] estas iu ajn membro de la familio de marmamuloj nome Otariedoj, unu el la tri grupoj de pinipedoj. Ili enhavas 15 vivantajn speciojn en sep genroj (alia specio iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj) kaj estas komune konataj ĉu kiel marleonojfelfokoj, distingaj el veraj fokoj (fokedoj) kaj la rosmaro (odobenedoj). Otariedoj estas adaptitaj al duonakveca vivovstilo, kaj manĝas kaj migras surakve, sed reproduktiĝas kaj ripozas sur tero aŭ glacio. Ili loĝas en ĉepolusaj, moderklimataj, kaj ekvatoraj akvoj tra Pacifiko kaj Suda Oceano kaj sudo de Hinda kaj Atlantika Oceanoj. Ili estas certe forestaj el norda Atlantiko.

La vortoj 'otariedo' kaj 'otario' derivas el la greka otarion kun signifo "oreleto",[2] reference al malgrandaj sed videblaj eksteraj orelklapoj (aŭrikloj), kiuj distingas ilin el la Fokedoj.

Genroj kaj specioj

Otariidae aŭ (Orelfokoj [3]) (13 specioj)

subfamilio : Arktocefalenoj - Arctocephalinae
genro : arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
specio : Bruna arktocefalo - Arctocephalus pusillus
specio : Forstera arktocefalo - Arctocephalus forsteri
specio : rabia arktocefalo - Arctocephalus doriferus
specio : Ĉeantarkta foko aŭ Tropika arktocefalo - Arctocephalus tropicalis
specio : suda arktocefalo - Arctocephalus australis
specio : gvadalupa arktocefalo - Arctocephalus philipii
specio : Gazela arktocefalo aŭ Antarkta marurso - Arctocephalus gazella
genro : kalorino - Callorhinus
specio : kalorino - Callorhinus ursinus
subfamilio : Otarienoj - Otariinae
genro : eŭmetopio - Eumetopias
specio : eŭmetopio - Eumetopias jubatus
genro : neofoko - Neophoca
specio : neofoko griza - Neophoca cinerea
specio : neofoko novzelanda - Neophoca hookeri
genro : otario - Otaria
specio : otario kolharara - Otaria byronia (sin. Otaria flavescens)
genro : zalofo - Zalophus
specio : zalofo malhela - Zalophus californianus

Referencoj

  1. otario. PIV. Alirita 2018-01-07.
  2. "Otary, n., etymology of" The Oxford English Dictionary. 2nd ed. 1989. OED Online. Oxford University Press. http://dictionary.oed.com/ Alirita Novembre de 2007
  3. Ankaŭ la N.B.N.-nomo estas *Orelfokoj*

Bibliografio

  • Berta, A., kaj L. Sumich (1999) Marine Mammals: Evolutionary Biology. San Diego: Academic Press.
  • Gentry, R. L (1998) Behavior and Ecology of the Northern Fur Seal. Princeton: Princeton University Press.
  • Perrin, W. F., B. Würsig, and J. G. M. Thewissen (2002) Encyclopedia of Marine Mammals. San Diego: Academic Press.
  • Riedman, M. (1990) The Pinnipeds: Seals, Sea Lions and Walruses. Berkeley: University of California Press.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Otariedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= Orelklapoj de Otaria flavescens

Orelfoko, otariedo aŭ otario estas iu ajn membro de la familio de marmamuloj nome Otariedoj, unu el la tri grupoj de pinipedoj. Ili enhavas 15 vivantajn speciojn en sep genroj (alia specio iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj) kaj estas komune konataj ĉu kiel marleonojfelfokoj, distingaj el veraj fokoj (fokedoj) kaj la rosmaro (odobenedoj). Otariedoj estas adaptitaj al duonakveca vivovstilo, kaj manĝas kaj migras surakve, sed reproduktiĝas kaj ripozas sur tero aŭ glacio. Ili loĝas en ĉepolusaj, moderklimataj, kaj ekvatoraj akvoj tra Pacifiko kaj Suda Oceano kaj sudo de Hinda kaj Atlantika Oceanoj. Ili estas certe forestaj el norda Atlantiko.

La vortoj 'otariedo' kaj 'otario' derivas el la greka otarion kun signifo "oreleto", reference al malgrandaj sed videblaj eksteraj orelklapoj (aŭrikloj), kiuj distingas ilin el la Fokedoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO