Persikarbo aŭ persikujo (Prunus persica) estas specio de la genro prunuso el la familio de rozacoj. Tiu fruktarbo estas kultivata pro sia manĝebla frukto, la persiko. Malgraŭ ke la nomo derivas de la termino Persio (el la latina scienca nomo: persa pruno), la arbo estas konsiderita kiel origina el Ĉinio. La kreskado de persikarboj estas limigita al sekaj, kontinentaj kaj mezvarmaj klimatoj.