La Klimena stenelo aŭ Klimena delfeno (Stenella clymene), en malnovaj tekstoj konata kiel mallongmuzela delfeno, estas delfeno endemia de la Atlantika Oceano. Ĝi estas la nura konfirmita okazo de hibridospeciiĝo ĉe marmamuloj, descendanta el la longakrania stenelo kaj la tristria stenelo.[1]
La Klimena stenelo estis por la unua fojo formale priskribita de John Edward Gray en 1846, kvankam, malkutime, li ne asignis sian nunan nomon ĝis kvar jarojn poste, en 1850.[2] Ekde tiam, ĝis reatribuo en 1981, la Klimena delfeno estis konsiderita subspecio de la longakrania stenelo (Stenella longirostris).[3] En 1981, Perrin et al. fiksigis la ekziston de la Klimena delfeno kiel aparta specio.[4] Ĝis tiam, ĉar la Klimena delfeno estas relative malfacile neatingebla kaj estis konsiderita kiel tre similaj al la plj atingeblaj longakraniaj, ili neniam estis tre studitaj. Anatomiaj kaj kutimaraj trajtoj sugestis, ke tiu specio estas hibrido de la longakrania stenelo kaj la tristria stenelo (Stenella coeruleoalba), kaj ekzemenoj pere de DNA montris, ke ĝi estas fakte hibrida specio.[5][6]
La komunaj kaj scienca nomoj estas probable derivitaj el la antikvgreka Oceanidino Klimene, kvankam oni asertis ankaŭ, ke ĝi povus esti anstataŭe el la greka vorto por "elstara".[2]
La Klimena stenelo aspektas tre simile al la longakrania stenelo. Deproskime, eblas observi, ke la beko de la Klimena estas lim pli mallonga ol tiu de la parenco. La dorsa naĝilo estas ankaŭ malpli rekta kaj triangula.[2]
La baza koloro de la Klimena stenelo estas "cetaca napola" - tio estas tri malhelaj zonoj — la plej suba estas blanka. Poste, areo helgriza el ĝuste sub la beko, je la okulflankoj al la vosto, kie la bendo maldikiĝas. La supra tavolo, el la frunto, laŭlonge de la dorso al la dorsa naĝilo, kaj suben al la pinto de la vostokerno, estas malhelgriza. Ankaŭ la beko, lipoj kaj naĝiloj estas malhelgrizaj.[4] La Klimena stenelo kreskas ĝis ĉirkaŭ 2 m de longo[7] kaj ĝis 75 al 80 kg de pezo.[8]
La Klimena stenelo aŭ Klimena delfeno (Stenella clymene), en malnovaj tekstoj konata kiel mallongmuzela delfeno, estas delfeno endemia de la Atlantika Oceano. Ĝi estas la nura konfirmita okazo de hibridospeciiĝo ĉe marmamuloj, descendanta el la longakrania stenelo kaj la tristria stenelo.