La Bukanana emberizo aŭ Grizkapuĉa emberizo (Emberiza buchanani) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ili reproduktiĝas laŭlonge de ampleksa distribua teritorio el Kaspia Maro al Altajo en Centra Azio kaj vintrumas en partoj de Suda Azio. Kiel ĉe aliaj emberizoj, ankaŭ tiu ĉi formas malgrandajn arojn.
Tiu emberizo havas longan rozkoloran bekon kaj estas grizeca supre kaj bruneca sube. La masklo havas distingan blankan okulringon kiu elstaras kontraste kun la griza kapuĉo. La mentono kaj gorĝareo estas helrozaj kaj bordataj de grizaj submustaĉaj strioj. La subaj partoj estas rozbrunaj. La ino estas pli senkolora. La eksteraj vostoplumoj estas blankecaj.[1][2]
Tiu specio estis priskribata de Edward Blyth baze sur desegno de Francis Buchanan-Hamilton laŭ kiu oni nomigis la specion.[3] Supozata tipa specimeno de la Indian Museum neniam estis trovata.[4]
Afganio, Armenio, Azerbajĝano, Butano, Nepalo, Ĉinio, Barato, Irano, Israelo,[5] Kazaĥio, Mongolio, Omano, Pakistano, Rusio, Sirio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio kaj Uzbekio.
Oni priskribis kvar subspeciojn nome - nomiga buchanani, neobscura, ceruttii, kaj obscura.
Tiu palearktisa birdo estas tre rara vaganto norde de sia reprodukta teritorio, kun ĵusaj vidaĵoj el Finnlando kaj Nederlando, kvankam oni povas trovi tro da vagantoj pro simileco, en nereprodukta plumaro, al tre proksime rilata kaj multe pli komuna Hortulano.
Ili vintrumas en partoj de Afriko, Okcidenta Azio, etende al partoj de Suda Azio tiom suden kiom ĝis Srilanko.[6]
Ties natura biotopo estas moderklimata herbejo precipe sub 7000 futojn.[7] Vintre ĝi troviĝas en herbejaj aŭ stoplaj kampoj. Ili nestumas surgrunde sub densa vegetaĵaro. La nesto estas kovrita per herbo kaj haroj. La kanto elsendita el ripozejo estas serio de mallongaj kaj stridaj notoj kiuj plilaŭtiĝas.[1]
Iksodo de la Iksodedoj Hyalomma turanicum estis konstatita sur birdoj el Kazaĥio.[8]
Claud Ticehurst notis ke maskloj kaj inoj migras separate.[9]