La Longbeka perdriko (Rhizothera longirostris) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas en la Malaja Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Estas du distingaj subspecioj; la nomiga raso R. l. longirostris estas relative disvastigata, dum R. l. dulitensis, foje konsiderata plena specio konata kiel Dulita perdriko aŭ Perdriko de Hose (R. dulitensis), havas tre limigitan teritorion en la montoj de centra Borneo.
Fakuloj ne scias kial la Longbeka perdriko bezonas tiom nekutiman bekon, sed ŝajne estas adapto al speciala manĝo en ties ĝangala habitato. Tiu estas ĝia plej markata karaktero kaj estas kialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo. Ĝi estas ĉefe ruĝecbruna al sablokolora, kun oranĝeca kapo, malhelbrunaj krono kaj dorso (tiu strieca), helgriza brustozono, longa, nigra, kurbeca beko kaj flavaj kruroj. La subaj partoj estas oranĝecaj kun blankeca ventro.
La Longbeka perdriko (Rhizothera longirostris) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.