dcsimg

Perlofrankolino ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Perlofrankolino (Francolinus pintadeanus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu frankolino montras rimarkindan kapobildon nome komponita el helbruna punkteca krono, nigraj traokula kaj mustaĉa strioj kaj blankaj vangozono kaj gorĝareo. La dorso kaj subaj partoj estas tre fajne blankanigre makulecaj. La flugiloj kaj suba ventro estas pli ruĝecbrunaj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝecbrunaj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Perlofrankolino: Brief Summary ( Esperanto )