La Griza emberizo (Emberiza variabilis) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Sudkoreio, Rusio kaj Usono. Ĝia natura habitato estas borealaj arbaroj kaj moderklimataj arbaroj.
Tiu specio estas tre malhelgriza (de kio venas la komuna nomo) ĉefe en kapo (kun brunaj nuancoj en nuko kaj vango) kaj subaj partoj, la dorso estas bruna kun malhela strieco kaj simile la flugiloj. La vosto estas mezlonga kaj la kruroj rozkoloraj. La beko estas fortika kaj konusforma, rozkolora en suba makzelo kaj griza en pinto kaj supra makzelo.
La Griza emberizo (Emberiza variabilis) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.