La Flavvizaĝa koturno (Rhynchortyx cinctus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj la ununura specio de sia genro Rhynchortyx.
Ĝi troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Honduro, Nikaragvo kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.
Temas pri specio kun tre flaveca al okreca vizaĝo (kio nomigas la specion) trapasata de malhelbruneca traokula strio kaj samkoloraj krono kaj nuko. Ankaŭ la mentono estas hela, sed la brusto malhelgriza kontraste kun okreca ventro kaj pli hela (sablokolora) suba ventro. La dorso, flugiloj kaj flankoj estas malhelbrunaj markataj je nigraj makuloj ĉefe en flugiloj kaj ne tiom en flankoj. La beko kaj kruroj estas grizaj.