Junipero (Juniperus) estas genro kun pli ol 50 specioj, kiu botanike apartenas al cipresacoj. Ili estas arbetoj aŭ arbedoj kun pinglaj aŭ skvamaj folioj kaj sukiĝema strobilo, berosimila. La specioj estas dioikaj (duseksaj) aŭ monoikaj (unuseksaj).
La frukto enhavas ĉirkaŭ 1 % volatilan oleon, 30 % invertsukeron, glikozidojn, 10% rezinon, taninon, vakson, pektinon k.s. La freŝa konusbero enhavas ankaŭ C-vitaminon.
La efiko de la konusbero kiel kuracplanto: diureziga (plifortigas la urinadon), karminativa (elpelas la intestajn gasojn), apetitinstiga, digestiga (antaŭhelpas, plibonigas la digestadon), kalkulus-solva (kalkuluso – ŝtonetoj en galaj kaj urinaj duktoj). Ĝi estas ofte aldonata al miksaj herbodrogoj kontraŭ infektiĝo de la ureteroj, malsanoj de la spirorganoj, reŭmato.Oni povas el ĝi pretigi marmeladon, kiu estas uzata ankaŭ kiel kuracaĵo. La volatila oleo uzatas por bonodorigo, inhalo. Ĝi aldoniĝas al ŝmirfrotaj kuracaĵoj kontraŭ reŭmataj, artikaj doloroj.
En la kuirarto uzatas la beroj de la planto. Junipero fajnigas ĉefe ĝinon, ĉasbestajn viandaĵojn, saŭrkraŭton, marinaĵojn kaj fiŝaĵojn.