La pterutjoj estas grupo de malgrandaj birdoj de la genro Pteruthius. Ili estas indiĝenaj en la orientaliso, kaj tradicie lokataj en la familion de timaliedoj, kvankam genetikaj analizoj sugestas ke ili apartenas al la amerika familio de vireedoj.[1][2] Plej parto de specioj troviĝas en montararbaroj kaj kelkaj specioj descendas al pli malaltaj altitudoj dum vintro.
La pterutjoj gamas laŭ grando el 11.5-20 cm laŭ longo kaj 10-48 g laŭ pezo. Ili diverĝas laŭ plumaro kaj grando, sed ĉiu havas fortikan nigran hokoforman bekon, malgrandajn bridoplumetojn kaj distingan plumaron ĉe junuloj. Ili montras seksan dimorfismon laŭ plumaro, ĉar maskloj ĝenerale estas pli brilaj. La kanto estas simpla kaj monotona.
Neniu el la specioj estas konsiderata minacata pro homa agado.
La pterutjoj estas grupo de malgrandaj birdoj de la genro Pteruthius. Ili estas indiĝenaj en la orientaliso, kaj tradicie lokataj en la familion de timaliedoj, kvankam genetikaj analizoj sugestas ke ili apartenas al la amerika familio de vireedoj. Plej parto de specioj troviĝas en montararbaroj kaj kelkaj specioj descendas al pli malaltaj altitudoj dum vintro.