dcsimg

Ĥaradriedoj ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Ĥaradriedoj de la ordo de Ĥaradrioformaj enhavas 66 speciojn kaj 10 genrojn de tutmonda disvastiĝo. Ili estas apudakvaj birdoj ĉu malgrandaj ĉu mezgrandaj, de rekta korposinteno, grandaj okuloj rondformaj kapoj kaj nelongaj bekoj. Ties flugiloj estas longaj kaj pintaj, taŭgaj por rapidaj, rektaj kaj longdistancaj flugoj.

Ili manĝas senvertebrulojn kaj pli eventuale semojn kaj berojn. Serĉas per rigardo kaj manĝoplukas per la beko.

Tiu familio de birdoj enhavas tri ĉefajn genrojn: vaneloj estas pli grandaj kaj ĥaradrioj estas pli malgrandaj. La tri grupoj kunhavas similajn manĝajn, bredajn kaj kondutajn kutimojn. Multaj estas rilataj al malsekaj medioj. Kelkaj estas migrantaj. Subfamilio Charadriinae enhavas du genrojn kun multaj specioj, nome genro Pluvialis kaj genro Charadrius kaj aliajn genrojn unuspecajn.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO