dcsimg

Oficina salvio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Oficina salvio (Salvia officinalis) estas speco de daŭrafolia, aroma arbusteto el la mediteraneaj regionoj. En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Salvio fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, kolbasojn, fiŝaĵojn kaj salatojn.

La nomo de tiu ĉi palearktisa planto cetere estiĝis el la latina vorto salvere (= kuraci). Folioj kaj ekfloroj de salvio estas multe uzataj en la naturkuracado, ekzemple kontraŭ troa ŝvitado, kontraŭ inflamoj de la gorĝo kaj la dentokarno kaj por stimuli la digeston. Fakuloj tamen avertas, ke oni ne uzu en granda kvanto kaj dum longa tempo sen demandi kuraciston.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO