La araliacoj estas arboj, arbedoj kaj kelkfoje staŭdoj. La ovario estas sube staranta, evoluas ĝenerale el 5 karpeloj al bero aŭ drupo.
Taksonoj
Araliacoj havas 70 genrojn kaj ĉ. 700 speciojn el kiuj kelkaj gravaj genroj:
-
Aralio (Aralia) estas arbo, arbedo kaj staŭdo kun grandaj du aŭ trifoje pinataj folioj kaj relative grandaj umbeloj. Multaj formoj estas kulturataj en ĝardenoj. Ekzemple Aralia elata.
-
Azorella originiĝas en Sudameriko, Nov-Zelando kaj la insularo de la Suda Pacifiko. Ili vivas en precipe sur altaj montoj kaj en subarktaj regionoj. Malnovaj formas rondajn “montetojn” el folioj malpli ol 1 m altaj.
-
Hedero (Hedera): specioj de la genro estas daŭrfoliaj arbedoj rampantaj aŭ grimpantaj per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobaj kaj forkformaj folioj kaj kvinnomraj, epiginaj, verdecaj floroj en umbelo. La poleno estas tre venena. (specio Hedera helix)
-
Ginsengo (Panax): estas plurjara herbo kun tuberforma rizomo, nebranĉiĝanta tigo, 5-fingraj folioj kaj ruĝaj fruktoj. Ĝi estas kultivata en Ĉinio, Japanio kaj Nordameriko. La ginseng-rizomo enhavas valorajn saponinojn. Ŝatata ornamplanto kaj kuracplanto.