La malaja fluglemuro (aŭ glislemuro) (Galeopterus variegatus) estas specio el familio fluglemuroj (Cynocephalidae), ordo dermopteroj (Dermoptera). Ĝi estas sola specio de sia genro.
Ĝi vivas en ĝangaloj de landoj de Sudorienta Azio: Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio.
La malaja glislemuro havas haŭtan membranon inter la kruroj, kio servas la glisflugon. Ĝia pelto estas bruna, ruĝe griza. Ĝia korpolongo estas 33–42 cm, el kiu la vosto estas 17,5–27 cm. Ĝia korpomaso estas 0,9–2 kg.
La malaja glislemuro estas nokta besto, manĝas ĉefe florojn, burĝonojn, ŝosojn, junajn foliojn, fruktojn kaj nektaron, sukojn.
Fine de 60-taga gravediĝo, la ino naskas idon. La femalo portas la idon sur la haŭtmembrana ventro. La disiĝo okazas je 6 monatoj.
La malaja fluglemuro (aŭ glislemuro) (Galeopterus variegatus) estas specio el familio fluglemuroj (Cynocephalidae), ordo dermopteroj (Dermoptera). Ĝi estas sola specio de sia genro.