La Nigranuka fruktokolombo, Ptilinopus melanospilus estas mezgranda, ĝis 24cm longa, verda fruktokolombo kun flavecaj beko kaj irisoj. La masklo havas helgrizan kapon kun nigra nuko (kio nomigas la specion), flavan gorĝon kaj orflavajn kaj rozkolorajn vostajn subkrovilojn. La ino kaj junuloj havas tute verdan plumaron.
La Nigranuka fruktokolombo estas disvastigita en Indonezio, Malajzio kaj Filipinoj. En Indonezio, ĝi troviĝas en Javo, Etaj Sundoj kaj Sulaveso, kie ĝi loĝas malaltajn kaj montetajn arbarojn. La dieto konsistas ĉefe el diversaj fruktoj, figoj kaj beroj. La ino demetas kutime ununuran blankan ovon.
Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Nigranuka fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.