La Indonezia vanelo aŭ Javana maskita vanelo (Vanellus macropterus) estas (aŭ estis) vadbirdo de la genro Vanellus kaj familio de ĥaradriedoj.
Tiu granda, longkrura vadbirdo loĝis la marĉojn kaj riverajn deltojn de insulo Java, kaj eble Sumatro kaj Timoro. Ĝi estis lastfoje vidata en 1940, kaj, ĉar ĝi estis facile vidata specio, oni supozas, ke ĝi malaperis kaj nuntempe bedaŭrinde ĝi estas jam formortinta. Tamen oni esperas, ke dum novaj priserĉoj aliaj rezultoj aperus. Ĉiukaze dum ties vivokono nur ĉirkaŭ 50 ekzempleroj estis vidataj kaj nun laŭ paroj kaj ne laŭ aroj.
Ĝi estis bruna dorse kaj bruste kaj havis nigrajn kapon, ventron kaj voston. Krome ĝi havis flavajn bridojn.