dcsimg

Dikbeka pingveno ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Dikbeka pingveno, Dikbeka krestopingvenoPingveno de Fjordlando (Eudyptes pachyrhynchus), konata kiel Taŭaki (en maoria), estas specio de krestopingvenoj el Novzelando. Ĝi reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Fjordlando kaj proksimaj insuloj kaj ankaŭ ĉe plej suda Stewart-insulo.

Taksonomio

Konata ankaŭ kiel Fjordlanda krestopingveno, la Dikbeka pingveno estis priskribita en 1845 de angla zoologo George Robert Gray, kaj ties specifa epiteto derivas el vortoj de antikva greka nome paĥy-/παχυ- 'dika' kaj rynĥos/ρυνχος 'beko',[1] kaj tiele la proponita ĉefa nomo tute kongruas kun la etimologia deveno kaj la latina scienca nomo. Ĝi estas unu el ses specioj de la genro Eudyptes, kies genra nomo derivas el la antikvaj grekaj /ευ 'bona' kaj dyptes/δυπτης 'plonĝanto'.[1]

Aspekto

Ili estas mezgrandaj, flav-krestaj, blankanigraj pingvenoj kiuj kreskas ĝis proksimume 60 cm longaj kaj pezas averaĝe 3.7 kg, kun peza gamo de 2 al 5.95 kg.[2] Ĝi havas malhelajn, bluec-grizajn suprajn partojn kun pli malhela kapo, kaj blankajn subajn partojn. Ĝi havas larĝan, flavan brovbendon kiu etendas super la okuloj kaj falas al la nuko. Plej birdoj havas 3-6 blankecajn striojn en la vizaĝo.

Distribuado kaj habitato

 src=
Distribuado de la Dikbeka pingveno

Tiu pingveno nestumas en kolonioj en densaj moderklimataj arbaroj. Ili reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Fjordlando kaj proksimaj insuloj kaj ankaŭ ĉe plej suda Stewart-insulo.

Dieto

La ĉefaj predospecioj registritaj por la Dikbekaj pingvenoj estas cefalopodoj (85%, ĉefe sagokalmaroj, Nototodarus sloanii), sekve de krustuloj (13%, ĉefe krilo, Nyctiphanes australis) kaj fiŝoj (2%, ĉefe Ruĝa moruo kaj Hokio). Tamen, la gravo de cefalopodoj povus esti troigita.[3]

Konservado

La nuna statuso de tiu pingveno estas minacata pro ties malgranda populacio. Nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita game inter 2,500-3,000 paroj kaj oni supozas, ke ĝi malpliiĝis el la fino de la 1980-aj jaroj je ĉirkaŭ 33%. Ĝi estas sub minaco fare de la enmetitaj predantoj inklude hundojn, katojn, ermenojn kaj ratojn.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (mallongigita eldono). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  3. van Heezik, Y: Diet of the Fiordland Crested penguin during the post-guard phase of chick growth, Notornis 36: 151-156 (1989)

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Dikbeka pingveno: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Dikbeka pingveno, Dikbeka krestopingveno aŭ Pingveno de Fjordlando (Eudyptes pachyrhynchus), konata kiel Taŭaki (en maoria), estas specio de krestopingvenoj el Novzelando. Ĝi reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Fjordlando kaj proksimaj insuloj kaj ankaŭ ĉe plej suda Stewart-insulo.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO