dcsimg

Klarjona troglodito ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Klarjona troglodito (Troglodytes tanneri) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi estas endemia de la Insulo Klarjono en la Pacifiko ĉe Meksiko.

Ĝi aspektas multe kiel la Domtroglodito sed ĝi estas pli granda kun pli elstare longa beko, iom proksime al la Karolina troglodito laŭ formo[1].

Ties natura habitato estas la malplej aridaj zonoj de makiso[2], notinde de konvolvuloj Ipomoea halierca[1]. Ili ĉeestas ankaŭ la kazernojn kaj ĝardenojn de la Sulfurgolfo[2] sed kutime evitas la rokajn bordojn kaj aliajn eksponitajn areojn. En densa plantaro, teritorioj havas ĉirkaŭ 10 m por diametro[1].

Maskloj kantas ĉikane por forigi entrudajn eventualajn konkurencantojn. Ovodemetado ŝajne okazas inter mezmarto kaj mezaprilo.[1]

La ovoj estas similaj al tiuj de la Domtroglodito, sed pli grandaj kaj pli longecaj. Ili longas ĉirkaŭ 20 × 14 mm kaj estas ankaŭ kolore baze kiel tiuj de la Domtroglodito, sed kun pli malmultaj kaj puraj markoj notinde pli densaj je la plej akra pinto.[1]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Brattstrom & Howell (1956)
  2. 2,0 2,1 BLI (2007)

Referencoj

  • BirdLife International (BLI), 2004, 22270, Troglodytes tanner, 27a Julio 2007.
  • Brattstrom, Bayard H. & Howell, Thomas R. (1956): The Birds of the Revilla Gigedo Islands, Mexico. The Condor 58(2): 107-120. COI:10.2307/1364977 PDF plena teksto DjVu plena teksto
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Klarjona troglodito: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Klarjona troglodito (Troglodytes tanneri) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi estas endemia de la Insulo Klarjono en la Pacifiko ĉe Meksiko.

Ĝi aspektas multe kiel la Domtroglodito sed ĝi estas pli granda kun pli elstare longa beko, iom proksime al la Karolina troglodito laŭ formo.

Ties natura habitato estas la malplej aridaj zonoj de makiso, notinde de konvolvuloj Ipomoea halierca. Ili ĉeestas ankaŭ la kazernojn kaj ĝardenojn de la Sulfurgolfo sed kutime evitas la rokajn bordojn kaj aliajn eksponitajn areojn. En densa plantaro, teritorioj havas ĉirkaŭ 10 m por diametro.

Maskloj kantas ĉikane por forigi entrudajn eventualajn konkurencantojn. Ovodemetado ŝajne okazas inter mezmarto kaj mezaprilo.

La ovoj estas similaj al tiuj de la Domtroglodito, sed pli grandaj kaj pli longecaj. Ili longas ĉirkaŭ 20 × 14 mm kaj estas ankaŭ kolore baze kiel tiuj de la Domtroglodito, sed kun pli malmultaj kaj puraj markoj notinde pli densaj je la plej akra pinto.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO