dcsimg

Ardezvireo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Ardezvireo, Vireo brevipennis estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas tre stranga kaj mulkutima vireo endemia de arbustaroj de altaj teroj de suda Meksiko.

Ĝi diferenciĝas el ĉiuj alij vireoj pro sia hegemonia ardezgriza plumaro kaj longa vosto. Tiuj distingiloj iam havigis al ĝi sian propran genron nome Neochloe. Ĝi havas ankaŭ verdecajn kronon kaj plumobordojn en flugiloj kaj vosto. La irisoj, ventro kaj mentono estas neĝoblankaj, ege elstaraj kaj kontrastaj ĉe la malhelgriza plumaro.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO