La Eleganta koturno aŭ Orkresta koturno (Callipepla douglasii) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas endemia de la dornarbaroj (aridaj arbustaroj) de la deklivaro de Pacifiko de nordokcidenta Meksiko, el sudcentra Sonora kaj okcidente de Chihuahua al Colima kaj Nayarit.
Ĝi karakteras pro svelta orkolora kresto kurba malantaŭen al samkolora nuko kaj pro kapo dense strieca ĉefe en gorĝareo kaj vangoj, helgrizaj kun nigrecaj strioj. La flugiloj estas ruĝecaj kaj la resto de la korpo estas grizeca kun blankaj makuloj ĉefe videblaj en subaj partoj kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna. Malantaŭokule estas nigra strio. La beko kaj kruroj estas malhelgrizaj. La ino havas la ruĝecajn kreston kaj nukon pli malhelbrunajn, ĝenerale estas pli senkolora kaj malhelbruna ĉefe supre.
La reprodukta sezono estas de fino de aprilo al junio. La birdoj maturiĝas post unu jaro. La tipa ovaro estas de 8 al 12 ovoj. La kovado daŭras 22-23 tagojn.
Oni konas kvin subspeciojn de Eleganta koturno:[1]