La Intermeza egreto (Egretta intermedia), Intermeza ardeo (Ardea intermedia)[1], Malgranda egreto[2] aŭ Flavbeka egreto (Mesophoyx intermedia) estas mezgranda ardeo. Kelkaj taksonomiistoj metas la specion en la genro Egretta aŭ Ardea. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el landoj norde de la Golfo de Gvineo kaj orienta Afriko tra la Hindia Subkontinento al Sudorienta Azio kaj orienta Aŭstralio.
Tiu specio, kiel kaj la scienca nomo kaj la komuna nomo sugestas, estas intermeza laŭ grando inter la Granda egretardeo kaj pli malgrandaj blankaj egretoj kiaj la Malgranda egreto kaj la Bovardeo, kvankam pli proksima al la Malgranda ol al la Granda. Ĝi estas ĉirkaŭ 56–72 cm longa kun enverguro de 105–115 cm kaj pezo de ĉ. 400 g,[3] kun tutblanka plumaro, ĝenerale malhelaj kruroj kaj dikeca flava (al oranĝecflava) beko. Reproduktaj birdoj povas havi ruĝecan aŭ nigran bekon, verdecflavajn bridojn, izolajn fadenecajn plumojn en sia brusto kaj dorso, kaj senkolore flavan aŭ rozkoloron en supraj kruroj (kun regiona variado). Irisoj estas flavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, do ne estas seksa duformismo.
La nereproduktantaj koloroj estas similaj, sed la Intermeza egreto estas pli malgranda, kun kollongo iom malpli ol la korpolongo, iome kupoleca kapo, kaj pli mallonga, pli dika beko. La Granda egreto havas rimarkindan kurbon ĉe la mezo de ties kolo, kaj la pinto de ties pli longa beko preskaŭ linias kun la ebena kapopinto. Detale la nuda haŭtaĵo de la brido de la Granda egretardeo etendas en pli dageca formo trans la okulloko, dum tiu de la Intermeza estas malpli pinteca kaj finas sub la okulo. La Intermeza tendencas gvati stare rekte havante kolon etendita antaŭen. La Granda estas pli pacienca, ofte adoptante flankenklinan unuokulan sintenon.
La Malgranda egreto havas flavajn piedojn kaj nigran bekon. Ili ofte kuras post fiŝon en neprofunda akvo. Reproduktaj birdoj havas longajn nuptajn plumojn el la nuko.
La Intermeza egreto gvatas sian predon laŭmetode en neprofundaj marbordaj aŭ nesalakvaj akvareoj, inklude inunditajn kampojn (rizkampoj). Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn kaj insektojn.
Ili ofte nestumas en kolonioj kun aliaj ardeoj kaj aliaj akvobirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj kaj foje eĉ sur rokaroj. La nesto estas platformo el branĉetoj, junkoj kaj herboj. La ino demetas 2 al 5 bluecajn ovojn, sed la ovarkvanto varias depende el la regiono. La kovado daŭras 24 al 27 tagojn. La junuloj restas ĉeneste dum tri semajnoj.
Nur en la Nacia parko Kakaduo, Aŭstralio, estas du kolonioj kun 1.800 kaj 3.000 al 4.000 nestoj.
EStas tri subspecioj:
La Intermeza egreto (Egretta intermedia), Intermeza ardeo (Ardea intermedia), Malgranda egreto aŭ Flavbeka egreto (Mesophoyx intermedia) estas mezgranda ardeo. Kelkaj taksonomiistoj metas la specion en la genro Egretta aŭ Ardea. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el landoj norde de la Golfo de Gvineo kaj orienta Afriko tra la Hindia Subkontinento al Sudorienta Azio kaj orienta Aŭstralio.