La Stridorsa botaŭro (Ixobrychus involucris) estas malgranda birdospecio de la ardea familio de Ardeedoj.
Ĝi troviĝas en Sudameriko kun neuniforma distribuado, ĝenerale norde kaj sude de la Amazona Baseno, dum en tiu regiono ties distribuado ne klaras. Ĝi povas esti vidata nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Gujanoj, Paragvajo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, Venezuelo, kaj eble Ekvadoro. Ŝajne ili faras sezonajn movojn. Ties natura habitato estas marĉoj. Ne estas konataj subspecioj.
Temas pri malgranda botaŭro 28 al 33 cm longa kaj kun pezo de 73 al 104 g. Ne estas seksa duformismo.
Ili nestumas en marĉoj 30 al 60 cm inter kareksoj superakve. La ino demetas 3 ovojn.
La Stridorsa botaŭro (Ixobrychus involucris) estas malgranda birdospecio de la ardea familio de Ardeedoj.