Polypedates leucomystax estas specio de la familio de Rakoforedoj de ranaj amfibioj. Ĝi estas konata laŭ nombraj komunaj nomoj, kiaj ordinara arborano, kvar-linia arborano, ora arborano[1] aŭ stria arborano. Multaj iamaj fakuloj unuigis ĝin kun la ordinara hindia arborano en P. maculatus (aŭ Rhacophorus maculatus, ĉar ĝi estis ofta iame), sed nuntempe ili estas ĝenerale konsiderataj diferencaj specioj. En sia indiĝena teritorio, ĝi estas ankaŭ nomata "blankalipa arborano", sed tiu nomo estas aplikata ankaŭ al specio de veraj arboranoj (nome familio Hiledoj).
Polypedates leucomystax ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[2] Ĝi estas fakte specikomplekso kiu enhavas variajn kriptospeciojn ene de ĝi.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio, kaj eble Butano. Ĝi estis enmetita en Japanion.
Polypedates leucomystax estas specio de la familio de Rakoforedoj de ranaj amfibioj. Ĝi estas konata laŭ nombraj komunaj nomoj, kiaj ordinara arborano, kvar-linia arborano, ora arborano aŭ stria arborano. Multaj iamaj fakuloj unuigis ĝin kun la ordinara hindia arborano en P. maculatus (aŭ Rhacophorus maculatus, ĉar ĝi estis ofta iame), sed nuntempe ili estas ĝenerale konsiderataj diferencaj specioj. En sia indiĝena teritorio, ĝi estas ankaŭ nomata "blankalipa arborano", sed tiu nomo estas aplikata ankaŭ al specio de veraj arboranoj (nome familio Hiledoj).
Polypedates leucomystax ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN. Ĝi estas fakte specikomplekso kiu enhavas variajn kriptospeciojn ene de ĝi.