dcsimg
Image of Antarctic hair grass
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » True Grasses »

Antarctic Hair Grass

Deschampsia antarctica É. Desv.

Antarkta hargreso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) estas unu el la nur du enlandaj angiospermoj de la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta perloradiko (Colobanthus quitensis). [1].

Priskribo

La antarkta hargreso estas herbotufkonstituanta staŭdo. Ĝi altas 10 ĝis 30 centimetrojn. La ligulo longas 4 ĝis 8 milimetrojn. La folio estas mallarĝa, rulita kaj larĝas ĉirkaŭ 2,5 ĝis 3 milimetrojn.

La infloresko estas malkompakta paniklo kiu longas 5 ĝis 20 centimetrojn. La tigitaj spiketoj longas 5 ĝis 7 milimetrojn, portas du aŭ tri floretojn, kaj staras unuope sur la harkovritaj floraksoj.

La frukto estas malhelbruna kariopso kiu longas 1 ĝis 1,2 milimetrojn.

Disvastiĝo

La specio troviĝas en suda Sudameriko, en la subantarktaj insuloj, kaj en la antarkta kontinento.

Kaŭze de la tutmonda varmiĝo, pli da semoj kapablas ĝermi, kreante multe da ĝermoplantoj kaj plantidoj. Referaĵoj indikas ke estiĝas dudekkvinfoja multoblo de plantoj kiel rezulto. Tiu kaŭzis la plivastiĝon de tiu specio suden kaj la okupadon de pli grandaj areoj. La arealo de antarkta hargreso etendiĝas pli sude ol la 56-a cirklo de suda latitudo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. angle Their, Rudolph E. D. 1965 : American Institute of Biological Sciences, BioScience, 15, nr 4, pp. 285–287. [1]

Bibliografio kaj eksteraj ligiloj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Antarkta hargreso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) estas unu el la nur du enlandaj angiospermoj de la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta perloradiko (Colobanthus quitensis). .

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO