dcsimg
Image of <i>Buddenbrockia plumatellae</i>

Myxozoans

Myxozoa (Grassé 1970)

Miksozooj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La miksozooj aŭ mukosporuloj (Myxozoa, etimoligie: el la greka myx- „muko” + zoa „animaloj”) estas parazitaj unuĉeluloj.

Ĝi estis longtempe grupo inter la unuĉeluloj (regno Protista), sed laŭ pruvoj el la ĉelfiziologio kaj molekulara genetiko, oni nun sistematigis ĝin inter la kniduloj (Kent et al. 1994, Siddall et al. 1995), aŭ en la duflanke simetriaj animaloj (Bilateria) (Cavalier-Smith 1998). Plimulto de la konataj specioj vivas en fiŝoj kaj/aŭ senvertebruloj.

Evolua ciklo

Multaj specioj evoluas tiel, ke miksosporoj (mukosporoj) eliĝas el la infektita fiŝo kaj infektas senvertebrulon. El la senvertebrulo eliĝas aktinosporoj, kiuj infektas denove fiŝon.

La infektaj formoj estas erare nomataj sporoj, ili estas fakte plurĉelaj knidulaj ĉeloj. En ilia evolua ciklo ne ekzistas embria fazo.

La "sporo" gluiĝas per fadeno de la knidula ĉelo, send tiu fadeno ne formas penetran kanalon. La eliĝanta ameboida ĉelo migras en la majstra organismo, kaj plimultiĝas sensekse.

Ili kaŭzas en la fiŝoj kelkfoje eĉ plurcentimetrajn elkreskojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Miksozooj: Brief Summary ( Esperanto )