dcsimg

Striventra falko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Striventra falko (Falco zoniventris) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas endemia de Madagaskaro kaj pro tio estas ankaŭ konata kiel Madagaskara striventra falko. Ties plej proksimaj parencoj estas la Ardezgriza turfalko kaj la Dikinsona falko de kontinenta Afriko kaj la tri estas foje lokigitaj en la subgenro Dissodectes.

Ĝi estas 27–30 cm longa kun enverguro de 60–68 cm. La supraj partoj estas grizaj kaj la vosto estas malhela kun fina blanka bordo. La subaj partoj estas blankecaj al sablokoloraj kun malhelgrizaj strioj en gorĝo kaj supra brusto kaj malhelgriza pli disa kaj markata strieco en suba brusto kaj ventro, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La piedoj, okuloj kaj vaksaĵo estas flavaj kaj estas nuda flava haŭtaĵo ĉirkaŭokula. La beko estas malhelgriza kaj en la pinto nigreca. Junuloj estas pli brunaj ol plenkreskuloj kun pli malhelaj okuloj kaj malpli nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula.

Tiu specio havas akran, kiel staccato, babilecan alvokon kaj akran kaj krian alvokon sed ĝi estas kutime silentema for de la reprodukta sezono.

Ĝi estas komuna en la sudaj kaj okcidentaj partoj de Madagaskaro sed pli loka en nordo kaj oriento kaj forestas el la centra altebenaĵo. Ili loĝas el marnivelo al 2000 metroj. Ilil loĝas en klarejoj kaj arbarbordoj.

Ili rare ŝvebas, prefere ĉasas el ripozejo. Ili manĝas malgrandajn reptiliojn kiaj kameleonoj kaj dumtagaj gekoj, grandajn insektojn kiaj akridoj kaj skaraboj kaj foje birdojn. Predo estas kaptata surgrunde aŭ surprizita el branĉo aŭ arbotrunko.

Reproduktado okazas el septembro al decembro. La nesto estas simpla skrapaĵo, kutime en malnova nesto de alia birdo, ĉefe de Falĉilbeka vangao. La nesto estas situa en arbotruo aŭ inter epifitoj. La ino demetas tri flavecajn ovojn.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Striventra falko: Brief Summary ( Esperanto )