dcsimg

Juglandacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

JuglandacojJuglandaceae estas familio, konata kiel nuksa familio, de arboj, aŭ foje arbustoj, en la ordo Fagaloj. Kelkaj membroj de tiu familio estas indiĝena de Ameriko, Eŭrazio, kaj Sudorienta Azio. Membroj de la nuksa familio havas grandajn, aromenhavajn foliojn kiuj estas kutime alternaj, sed male ĉe Alfaroa kaj Oreomunnea. La folioj estas pinate komponitaj aŭ trifolietaj, kaj kutime 20–100 cm longaj.

La arboj estas ventopolenigitaj, kaj la floroj estas kutime aranĝitaj en amentoj.

La ok genroj en la familio inkludas la komerce gravajn nukso-produktajn arbojn juglando (Juglans), pekano (Carya illinoinensis), kaj hikorio (Carya). La persa nukso aŭ Reĝa juglando, Juglans regia, estas unu el la ĉefaj nuksoproduktoj de la mondo. Juglandarbo, hikorujo, kaj Alfaroa estas ankaŭ valoraj arboj por ligno.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO