dcsimg

Kariofilaloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kariofilaloj (science latine Caryophyllales) estas ordo de florplantoj, enhavanta plantojn kiel la kaktojn, la diantojn, la amarantojn, betojn, kaj nepentojn.

Nomenklature, la nomo devenas de la specio Dianthus caryophyllus (kariofildianto), kun la ordo-sufikso -aloj (latine -ales). Ĉar la ordo nomiĝas laŭ specia epiteto, ne genro, la nomo estas neregula (same kiel la familio Kariofilacoj); sed la "ĝusta" nomo Diantaloj (latine Dianthales) ne estas populare uzata.

Proksimume 6% de specioj de eŭdikotiledonoj estas kariofilaloj. Aktuale (2019), la ordo Kariofilaloj enhavas 37 familiojn, 749 genrojn, kaj 11 620 speciojn.[1] DNA-analizo subtenas la kladecon de tiu ordo.[2]

Referencoj

  1. Angiosperm Phylogeny Website, version 14
  2. R. Juan, J. Pastor, M. Alaiz, J. Vioque (1 September 2007). “Electrophoretic characterization of Amaranthus L. seed proteins and its systematic implications”, Botanical Journal of the Linnean Society 155 (1), p. 57–63. doi:10.1111/j.1095-8339.2007.00665.x.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kariofilaloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kariofilaloj (science latine Caryophyllales) estas ordo de florplantoj, enhavanta plantojn kiel la kaktojn, la diantojn, la amarantojn, betojn, kaj nepentojn.

Nomenklature, la nomo devenas de la specio Dianthus caryophyllus (kariofildianto), kun la ordo-sufikso -aloj (latine -ales). Ĉar la ordo nomiĝas laŭ specia epiteto, ne genro, la nomo estas neregula (same kiel la familio Kariofilacoj); sed la "ĝusta" nomo Diantaloj (latine Dianthales) ne estas populare uzata.

Proksimume 6% de specioj de eŭdikotiledonoj estas kariofilaloj. Aktuale (2019), la ordo Kariofilaloj enhavas 37 familiojn, 749 genrojn, kaj 11 620 speciojn. DNA-analizo subtenas la kladecon de tiu ordo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO