dcsimg
Image of East Asian arrowroot
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Legumes »

East Asian Arrowroot

Pueraria montana var. lobata (Willd.) Sanjappa & Pradeep

Kudzuo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kudzuokudzu-planto (latine Pueraria montana var. lobata, japane 葛 (くず), kuzu) estas plantospecio el la familio de fabacoj, kiu origine venas el Japanio kaj en 1876 estis kunportita en Usonon, kiam la japana registaro - okaze de la 100-jara ekzisto de Usono - aranĝis tie ĝardenon kun japanaj plantoj. Oni uzis la planton en la 1930-aj jaroj por plantizi voj-randojn, por eviti erozion.

Bedaŭrinde, kudzuo trovis en sudorienta Usono elstarajn kreskajn kondiĉojn kaj disvastiĝis eksplode pro manko de la naturaj malamikoj kiuj ekzistas en Japanio. Hodiaŭ, la planto kovras ĉ. 30 000 km² kaj kreskas kelkfoje eĉ 30 cm en tago.

La planto kovrokreskas dum mallonga tempo domojn, arbojn kaj ĉion. Ĝi povas dum kelkaj monatoj plene kovri domon.

Kudzuo mem estas tre utila planto, oni povas uzi ĉiujn ĝiajn partojn, kaj bestoj ŝatas ĝin manĝi. En Japanio, kudzuo estas ankaŭ kuracplanto.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kudzuo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kudzuo aŭ kudzu-planto (latine Pueraria montana var. lobata, japane 葛 (くず), kuzu) estas plantospecio el la familio de fabacoj, kiu origine venas el Japanio kaj en 1876 estis kunportita en Usonon, kiam la japana registaro - okaze de la 100-jara ekzisto de Usono - aranĝis tie ĝardenon kun japanaj plantoj. Oni uzis la planton en la 1930-aj jaroj por plantizi voj-randojn, por eviti erozion.